Pri la estendaro kaj neestindaro en esteco.

Oftas la opinio, ke estanta estajxo ne nepre estas estinda kaj ke oni povas jugxi, cxu ies esto estas utila por plua estado de esteco aw ne. En kelkaj okazoj awdigxas ecx proponoj malestigi tiujn estajxojn de esteco, kiuj ne estindas law ies koncepto. Sed tiu cxi metodologio estas esence fusxa.

Cxiu estajxo estas estenda, cxar esteco de cxio estiva gravas por separado na estaro de neestaro. Tiu fakto estas evidenta se oni koncernas, ke estado de estanto estas limigita nur per neestebleco de neestanto. Tio per si mem signifas, ke cxio estanta estas estinta kaj estantos estonte, por ke neestantaro ne estu.

Sed na kelkaj vivaj estaranoj kaj estuloj - esticxoj kaj estinoj - oni ankaw povas titoli estistoj, cxar koncepta estado estas preskaw neapartebla parto de estuleco ilia. Fakte, gxi igxas sola celo de ilia esto. Tio estas neestinda profanado na kerna koncepto de esteco. Estado por estado ne plu estas esteco, cxar se oni estas nur por esti oni ne vere estas. Eblas ecx diri, ke tiel oni malestas, en la rekta difino de malesto estiel neestemo en esteco. Kaj por kompensi tiun maleston de malestajxoj, en estecon ekestas estajxoj el malesteco, neesteblaj kaj neestendaj cxi-monde. Ilia esenco ofte estas dangxera.

Сайт управляется системой uCoz